ILEI videblis. aktivis en Münster
La instruista ligo aktive partoprenis en la komuna germana-nederlanda
kongreso, okazigita tra la pentekosta semajnfino (junio 11-13) en la
apudlima germana urbo Münster. Du estraranoj de la ligo partoprenis,
ambaŭ prezentintaj prelegojn dum la programo. La prezidanto de ILEI havis
okazon saluti la kongreson, agnoskinte ke la germana sekcio estas la plej
granda en la Ligo, kaj krome inter la plej aktivaj.
Tiu sekcio, AGEI, okazigis sian jarkunsidon dum la kongreso. Gravaĵo el
tiu kunsido estis la decido, ke la sekcio proponu al ILEI organizi en
Germanio la ILEI-konferencon en 2013. Oni konstatis, ke kvankam la germana
sekcio havas longan historion, kaj ludis esencan rolon tra multaj fruaj
jaroj, neniam ĝi gastigis konferencon.
Estraranino Zsofia Korody elpashis plurfoje en la kongreso, interalie pri
la novaĵoj en la Esperanto-urbo, en kiuj la instruado kaj klerigo ludas
centran rolon.
La projekto ‘esperanto125’ estis prezentita de la ILEI-prezidanto; la
Ligo antaŭenpuŝas la ideon, cele al trovo de partneroj kaj helpantoj por
inde celebri la 125-jaran jubileon de Esperanto en la jaro 2012. Kunsido de
la federaci-landaj ligoj de GEA konsentis loki la jubilean festadon centre
en siaj laborplanoj por 2012. ILEI restas en kontakto kun la estraroj de
GEA kaj NEA pri plia evoluigo de la planoj por ‘125’.
Plia novaĵo en la kongreso estis la aperigo de la germana versio de la
alloga varbilo ‘Malkovru Esperanton’, eldonita kune de E@I kaj ILEI. La
ligo, kune kun partnero ICH (Herzberg) prizorgis standon en la tutkongresa
Movada Foiro, dum la nova prospekto de ILEI, kune kun mendiloj, estis
dismetitaj tra la tuta kongresejo. Resume, ILEI videblis kaj aktivis.
Stefan MacGill, Münster, 13 junio, 2011.
**********************************************
Esperanto-kursoj, ekzamenoj, biblioteko
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6
Tel: 0049-(0)5521-5983
http://esperanto-urbo.de